Reiro al akcepta pagxo

Stagxoj

En la jaro 2000, ni okazigis 5 stagxojn pri sunkuirado en Bolivio, por averagxe 15 partoprenintoj en unu stagxo (80% da virinoj).

xiu partoprenanto sin devontigas por sesmonata kontrakto. La stagxoj disvolvigxas en pluraj etapoj :

1. Unu semajno pri konstruado . Nia teknika partnero surloke alvenas kun 15 memmunteblaj kuiriloj por demonstro ; ili estos uzataj por prepari tagmangxon por cxiuj dum la tuta semajno. Ekde la unua tago oni mangxas kokidajxon kaj persune kuiritajn terpomojn. "Está delicioso" ili diras. Post tia sperto, cxiu estas konvinkita kaj konstruema kaj ekkonstruas sian propran kuirilon tre diligente. La kuiriloj estas pretaj post kvin tagoj. La sesan tagon oni faras publikan Disdono de memmunteblaj kuiriloj en Umala demonstron antaů la tuta kvartalo aů vilagxo : niaj gestagxanoj igxas geinstruantoj por la aliaj, kun eksterordinara entuziasmo. Fine de tiu semajno cxiu foriras kun sia sunkuirilo. Disdono de memmunteblaj sunkuiriloj

Disdono de memmunteblaj kuiriloj en Umala

 La suno je la servo de la disvolvigxo
Iloj
Partneroj
Bilanco 2000
Bilanco 2001
Agadoj
Anaro
Fotoj
Stagxoj
Ligoj
 
Skribu al ni
 
 

2. La grupo elektas respondeculon, kiu kunvenigos ilin po unu fojo en dekkvin tagoj dum 6 monatoj por intersxangi iliajn receptojn, spertojn kaj opiniojn pri uzado de sunkuiriloj.

3. Post du monatoj ni revenas por instruado dum 2 aů 3 tagoj, dum kiuj cxiu laboras por konstrui varmizolan "skatolon" (norvega marmito). Vidu pagxon Iloj.

 

Unua persuna mangxajxo

Unua persuna mangxajxo (La Paz)

 

4. Je kvara monato, nova vizito por unu aů du tagoj. Konstruado de "kuirforno lignofunkcianta" en kamparo kaj intersxangxoj de spertoj enurbe.

5. Cxiu partopreninto ricevis 25 flugfoliojn (tio estas po unu semajne), sur kiuj oni prezentis diversajn nutrajxojn : viandon, terpomon, rizon, karotojn, kukon, ktp... Cxiu volontul(in)o sin devontigas skribi sur tiujn flugfoliojn la diversajn pladojn preparotajn, la kuiradan tempon, la sunan kvaliton ktp almenaů trifoje en unu semajno.

Cxiu laboranta

Cxiu laboranta

 

6. Post 6 monatoj, ni revenas lastan fojon, por kune starigi spertan bilancon. "Nun apartenas al vi la sunkuirilo kaj vi scipovas refari unu por la aliaj ..."

 

 

Jen estas ! La kuiriloj pretas post kvin tagoj.

 

  Ni volas diskonigi nian sperton kun aliaj homoj, kiuj batalas por iom malpli da neegaleco inter homoj. Tial ni nuntempe laboras kun kvindeko da asocioj, kiuj petas al ni transdoni al ili niajn konojn por refari nian laboron en aliaj sudaj landoj, inter kiuj en afrikaj landoj.

 


Haut de page