Dum somero 2000, ni organizis 5 stagxojn pri memkonstruado de
sunkuiriloj en Bolivio. Tiuj stagxoj havas diversaspektajn celojn
:
- instrui al gepartoprenintoj la teknikon de fabrikado
kaj efikan uzadon de sunkuiriloj por certigi bonan rezultaton
- elturnigxi tiamaniere, ke ili estu kapablaj
estontece transdoni siajn konojn al siaj familioj kaj geamikoj
por pli granda diskonigo
- promocii kreadon de lokaj laborpostenoj, acxetante
cxiujn materialojn surloke (ligno, krucligno, vitro, lano de
sxafo aù de lamo, ktp.)
|