Ambasadejo de Francio en Bolivio : Nia cxefa partnero. Okaze de renkontigxo en aùgusto 1999, ni proponis al gerespondeculoj de la tehxnika kooperacio starigi kelkajn spertojn en Bolivio, por konatigi la sunan energion kaj demandis cxu ili povus helpi al ni per 5000 frankoj. Ricevinte laùprincipan respondon ni songxis fari multe pli kaj prezentis projekton realizendan en 2000 per 120 000 frankoj. La Ambasadejo fine konsentis partopreni 25-procente. Urbo de Nantes : La komunumo de Nantes, ligata al Cochabamba per tehxnika kunagado konsentis partopreni en financado de la projekto en tiu urbo. Ni ankaù ricevis promeson de denova financado por nia projekto en 2001. Urbo de La Chapelle sur Erdre : La komunumo faris al ni subvencion por la projekto 2000 kaj normale devus vocxdoni por nova subvencio por la projekto 2001. Ni ankaù ricevis pruntedonon de la cxambro Barbara por nia kermeso de la 19-a de marto 2000, kiu estis grandega sukceso, kaj Kulturejon Capellia por nia spektaklo de la 3-a de marto 2001.
|
||||||||||||
La suno je la servo de la disvolvigxo |
||||||||||||
|
||||||||||||
|