Reiro al akcepta pagxo

"La homaro havas piedon irantan al la steloj, kaj la alia, kiu enprofundigxas en mizeroceano..."

Laù la Unuigxintaj Nacioj, en 1980, 500 milionoj da homoj uzis lignon por kuirado. En 2002, ili estas 2 miliardoj !

Cxu ne estas skandale ke en la jaro 2000, por kuiri siajn nutrajxojn, du miliardoj da homoj devas uzi la fekajxojn de siaj bestoj kaj detrui siajn lastajn arbojn; tiel ili kondamnas sin mem kaj siajn infanojn post nelonge ?

Kiam gericxuloj malsxparas ricxajxojn, kial oni devas fidi diskretajn neregistarajn organizojn zorgantajn pri internacia helpo kiel Bolivia Inti, kun tiom malmulte da rimedoj financaj kaj nefinancaj por plibonigi la vivon de niaj gefratoj de la Sudo ?

Delonge oni konas la principon de sunkuiriloj : kun la prezo de fusilo, kiom da dekoj da sunkuiriloj ? Tiuj sudaj landoj estas tiom ricxaj je suno !

Kuirejo 	tradicia en la Andoj
Kuirejo tradicia sur l'Altiplano boliva

 La suno je la servo de la disvolvigxo
Iloj
Partneroj
Bilanco 2000
Bilanco 2001
Agadoj
Anaro
Fotoj
Stagxoj
Ligoj
 
Skribu al ni
 
La suna kuirado kaj gxiaj avantagxoj :

1. SANO :

  • evitigas malsanojn okulajn kaj pulmajn (pro fumoj), kaj dorsajn (pro portado de ligno)
  • forigas diareojn (per pasteùrizado de akvo)

2. MEDIO :

  • reduktas senarbigon kaj erozion de grundoj
  • malpliigas eligon de forcejefikaj gasoj (CO2)
  • biomaso, herboj kaj bovfekajxoj restas uzeblaj kiel sterkoj naturaj por plinutri grundon

3. EKONOMIO :

  • reduktas la elspezojn de brulajxoj (ligno, karbo, gaso, keroseno)
  • la fabrikado de sunkuiriloj kreas laborpostenojn lokajn

4. LIBERECO :

  • virinoj kaj infanoj estas "liberigataj" po dekkvin horoj semajne de teda laboro de ligno
  • Tiu tempo estas disponebla por edukado, klerigado, la zorgoj al la familio

 

 

Kolekto da ligno

La infanoj kaj la kolekto da ligno
La kolekto da fajroligno

Cxiuminute estas sur nia Tero :

  • 200 gelogxantoj plie
  • 20 hektaroj da arbaro malplie

En la landoj de la TRIA MONDO, du miliardoj da homoj uzas lignon por kuirado. La kolekto de ligno necesigas dekkvin horojn da laboro cxiusemajne por unu familio. Kaj ofte estas virinoj kaj infanoj, kiuj eltenas tiun laboron.

Tio kaùzas cxiujare senarbarigon de surfaco granda kiel Belgio (25 000 Km2).

80 kilogramoj cxiusemajne por unu familio = 4000 kilogramoj cxiujare

La energio eligata de tiuj kvar tunoj dum unu jaro estas pli malgranda ol tiu provizata senpage de la suno sur kvadatro, kies latero estas 4 metrojn longa !

La suna energio helpas kaj protektas la homojn. Gxi povas provizi :

  • kuiradon de nutrajxoj
  • akvon varman, akvon trinkeblan
  • hejtadon
  • elektron

 

 

 

 

BOLIVIA INTI = BOLIVIO SUNO

SUNA ENERGIO : ENERGIO POR LA VIVO

En la evolulandoj...

 

 


Haut de page